Sept06Reta.pdf

(2773 KB) Pobierz
revuo
Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)
99-a jaro n-ro 1195 (9) Septembro 2006
Kongresa numero
91-a Universala Kongreso
de Esperanto
Florenco, Italio:
“Lingvoj, kulturoj kaj edukado
por daŭropova evoluigo“
Junularo
dum la UK
Kongresa
Rezolucio
Laboro de la
Komitato
Taglibro de
kongresano
1179774149.192.png 1179774149.203.png 1179774149.214.png 1179774149.225.png 1179774149.001.png 1179774149.012.png 1179774149.023.png 1179774149.034.png 1179774149.045.png 1179774149.056.png 1179774149.067.png 1179774149.078.png 1179774149.089.png 1179774149.100.png 1179774149.111.png 1179774149.122.png 1179774149.133.png 1179774149.144.png 1179774149.155.png 1179774149.157.png 1179774149.158.png 1179774149.159.png 1179774149.160.png 1179774149.161.png 1179774149.162.png 1179774149.163.png 1179774149.164.png 1179774149.165.png 1179774149.166.png 1179774149.167.png 1179774149.168.png 1179774149.169.png 1179774149.170.png 1179774149.171.png 1179774149.172.png 1179774149.173.png 1179774149.174.png 1179774149.175.png 1179774149.176.png 1179774149.177.png 1179774149.178.png 1179774149.179.png 1179774149.180.png 1179774149.181.png 1179774149.182.png 1179774149.183.png 1179774149.184.png 1179774149.185.png 1179774149.186.png 1179774149.187.png 1179774149.188.png 1179774149.189.png 1179774149.190.png 1179774149.191.png 1179774149.193.png 1179774149.194.png 1179774149.195.png 1179774149.196.png 1179774149.197.png 1179774149.198.png 1179774149.199.png 1179774149.200.png 1179774149.201.png 1179774149.202.png 1179774149.204.png 1179774149.205.png 1179774149.206.png 1179774149.207.png 1179774149.208.png 1179774149.209.png 1179774149.210.png 1179774149.211.png 1179774149.212.png 1179774149.213.png 1179774149.215.png 1179774149.216.png 1179774149.217.png 1179774149.218.png 1179774149.219.png 1179774149.220.png 1179774149.221.png 1179774149.222.png 1179774149.223.png 1179774149.224.png
Vi trovos...
Esperanto
Enhavo
Oficiala organo de
Universala Esperanto-Asocio
(en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)
171 ... Malferme: Taglibro de kongresano (Humphrey Tonkin).
172 ... Solena Inaŭguro: Pacbatalantoj en la urba fortikaĵo.
174 ... Kongresa Temo: Sur la spuroj de la Manifesto de Prago
(José Antonio Vergara).
175 ... Kongresa Rezolucio: Rezolucio de la 91-a Universala Kongreso
de Esperanto. Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof
al la 91-a UK.
176 ... Laboro de la Komitato: Komitato kunsidis kontenta (Osmo Buller).
177 ... Kleriga Tago: 1300 fajfis survoje hejmen.
178 ... UEA Respondas: Centra Oficejo pri tradiciaj temoj (JP) .
Estraro respondis, sed ankaŭ petis kaj laŭdis (JP).
179 ... Terminologio: Forumo pri spertoj de profesiuloj (Marc Bavant).
180 ... Kongresa Kalejdoskopo: Lingvoekzercado per www.edukado.net .
Internacia Arta Vespero. Strategia Forumo (A. Wandel).
181 ... Koncertis Dolchamar (Florenca Lilio). Infana Kongreseto.
182 ... Rezultoj de Konkursoj: Belartaj Konkursoj de UEA 2006.
183 ... Kvankam silenti (Christian Rivière). Oratora Konkurso.
Novembra Malferma Tago.
184 ... Junularo dum la UK (Francesco Maurelli).
185 ... La 62-a IJK: Salupon el Capajebo (Daniel Mrázek).
186 ... Solena Fermo: Ĉio bela havas sian finon.
187 ... Kongresfina Resumo: Florenco, la suna kongreso (Ulla Luin).
188 ... Kongresa Panoramo.
KOVRILPAĜE: Florenco, la ĉefurbo de la ĉi-jara Esperantujo.
Fondita en 1905 de Paul Berthelot (1881-
1910). Establita kiel organo de UEA en
1908 de Hector Hodler (1887-1920).
Redaktoro: Stano Marĉek.
Adreso de la redakcio:
Revuo Esperanto
p/a Stano Marĉek, Zvolenská 15
SK–036 01 Martin, Slovakio
☎� +421 43 4222 788
: revuo.esperanto@gmail.com;
revuo@esperanto.sk
Aperas:
en ĉiu monato krom aŭgusto.
Redaktofino:
la 10-a de la antaŭa monato.
Legata en 115 landoj.
Voĉlegata por vidhandikapitoj.
Abonprezo: varias laŭlande (EUR 36);
informiĝu ĉe via landa asocio aŭ ĉe la CO.
Unuopa ekzemplero kostas EUR 3,50.
Anonctarifo (EUR): 1 p. 1000, 1/2 p. 550,
1/4 p. 300, 1/8 p. 165, 1/16 p. 90.
Movada rabato 50%.
Anoncoj sur ekstera kovrilo kostas
duoble. Rabato por tuja ripeto 20%.
La numeron ilustras fotoj de Jukka Pietiläinen, Maria Belošević, Valentin Seguru,
Amri Wandel, Ĉina Radio Internacia, Sjoerd Bosga kaj Stano Marček.
!
Atentigo de la redaktoro: fine de julio 2006 ĉesis funkcii la redakcia retadreso
revuo@stonline.sk kaj sekve ankaŭ la plusenda revuo@uea.org . Se vi sendis ret-
mesaĝojn al tiuj adresoj, bv. sendi ilin refoje al revuo.esperanto@gmail.com .
Bankokontoj: 378964 ĉe Postbank,
Postbus 1800, NL-1000 BV Amsterdam
(IBAN: NL24PSTB0000378964
SWIFT: PSTB NL21)
42.60.51.599 ĉe ABN AMRO Bank,
Postbus 949, NL-3000 DD Rotterdam
(IBAN: NL66ABNA0426051599
SWIFT: ABNA NL2R).
Estraro de Universala Esperanto-Asocio
Prezidanto (Ĝenerala planado, eksteraj
rilatoj, informado): D-ro Renato Corsetti,
Via del Castello 1, IT-00036 Palestrina,
Italio; ☎ +39 06 957 57 13; � +39 06 957 66
33; : renato.corsetti@esperanto.org.
Vicprezidanto (kulturo, kongresoj,
edukado): S-ino Claude Nourmont, 2 Om
Kläppchen, LU-5682 Dalheim, Luksemburgio;
☎+352 23 66 88 64; : moonmont@pt.lu.
Ĝenerala sekretario: S-ino Ulla Luin,
Myggdalsvägen 123, SE-135 42 Tyresö, Svedio;
☎+46 (0)8 712 82 91; : ulla.luin@esperanto.org.
Financo, administrado, TEJO: S-ino Ans
Bakker-ten Hagen, Kastelenstr. 231-II, NL-
1082 EG Amsterdam, Nederlando; ☎/� +31
(0)20 642 18 53; : anstenhagen@hotmail.com.
Azia Agado, Amikoj de Esperanto: S-ro Yu
Tao, P.O. Kesto 825, CN-100037 Beijing, Ĉinio;
☎/� +86 (0)10 68995946; : yu-tao@china.com.
Faka kaj scienca agado: Prof. Amri Wandel,
N-ro 767, IL-71908 Makabim, Israelo; ☎+972
(0)8 926 44 62 (h); +972 (0)2 658 68 60 (of);
� +972 (0)2 658 44 61; : amri@huji.ac.il.
Landa kaj Regiona Agado: S-ino Maritza
Gutiérrez González, Avellaneda 212, e/
Gertrudis y Josefina, CU-10500 Habana,
Kubo; ☎+53 (7) 539201 (h); +53 (7) 404484
(of); � +53 (7) 338729; : mgglez@enet.cu.
Observanto de TEJO: S-ro Chuck Smith.
Observanto de ILEI: S-ro Radojica Petrović.
Speciala komisiito pri informado: D-ro Jukka
Pietiläinen, Soidintie 8 E 28, FI-00700 Helsinki,
Finnlando; ☎ +358 (9) 8036149 (h); � +358
(3) 215 6248 (of); : jukka.p@esperanto.fi.
Kreditkartoj:
Adreso de la Centra Oficejo de UEA:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ
Rotterdam, Nederlando
☎ +31-10-436-1044,
� +31-10-436-1751, : uea@co.uea.org
TTT: http://www.uea.org
Ĝenerala Direktoro: Osmo Buller.
1179774149.226.png 1179774149.227.png 1179774149.228.png 1179774149.229.png 1179774149.230.png 1179774149.231.png 1179774149.232.png 1179774149.233.png
 
Malferme
Taglibro de kongresano
Humphrey Tonkin
Taglibro de kongresano
Ĵaŭdo. Parmo: unutaga konferenco ĉe la universitato,
kunlabore kun la Esperanto-instruistoj, kiuj kongresis en
Parmo. Mi prelegis pri usona lingvo-instruado. Tago ŝajne
tre sukcesa – kvankam mia alveno estis komplikita de
misdirektita valizo, kio necesigis pli da tempo en flughavenoj
ol normale plaĉus.
Lundo. La Kleriga Tago. Michela Lipari kaj mi respondecas
pri organizado de dekkvino da seminarioj tra la tuta mateno
pri historio, movadaj demandoj, veteranoj, mondvojaĝado,
interlingvistiko, kaj amaso da aliaj demandoj (en tri blokoj
po kvin). Amase ĉeestataj – meze cento da homoj en ĉiu
sesio. Mi mem gvidis sesion, kun Rob Moerbeek, pri la norda
Renesanco, kaj sesion kun Wera Blanke pri publika parolado
– ĉi-lasta kun 150 partoprenantoj – pli ol la dudeko, kiun ni
atendis! Evidente ekzistas granda soifo al tiu temo. La mondo
ŝanĝiĝis: ne plu temas pri bele skulptitaj oratoraĵoj, sed pri
praktikaj prezentoj taŭge organizitaj. Oni revivigis la Oratoran
Konkurson, sed la ĉefa bezono estas aliloke.... Bela eta prezento
de tri monologoj el la frua periodo de Esperanto. Bona ideo –
kaj interesaj monologoj. Aparta kaj imitinda karakterizo de la
nuna kongreso: pli sistema
prezento de simplaj
originalaj teatraĵoj, kiuj
ne bezonas komplikan
teatran ekipaĵon.
Parmo: unutaga konferenco ĉe la universitato, Lundo. La Kleriga Tago. Michela Lipari kaj mi respondecas
Vendredo. Konferenco ĉe la Universitato de Florenco,
kunlabore organizita inter la Akademio de Esperanto kaj
la itala lingva akademio, Accademia della Crusca. Prestiĝa
kunlaboro, certe utila al la akceptiĝo de Esperanto en fakaj
medioj. Mi prelegis pri la Zamenhofa Hamleto .
Sabato. Kongresejo tute apudas la centran parton de
Florenco, kaj ĉiuj ĉefaj
vidindaĵoj de la urbo estas
facile atingeblaj piede. Iom
tro da ŝtupoj: mi havis la
impreson, ke la kongresaj
salonoj estas kvazaŭ en
granda stako; sed tio ekzercas
la koron. Anna Löwenstein
havis la ideon organizi la
Interkonan Vesperon kiel
grandan subĉielan foiron, ĉe
kiuj fakaj asocioj, redakcioj
ktp. ĉiu havis sian tablon.
Brila ideo. La homoj bone
amuziĝis, renkontiĝis, kaj
samtempe informiĝis pri
novaj kaj malnovaj iniciatoj.
Mardo. Publika kun-
sido de la Akademio. Ni
eĉ povis montri al signifa
progreso. La kutima
malkonsento inter la
konservemuloj kaj la aliaj
(mi rigardas min kiel unu
el la aliaj) – kio en si mem
tute sanas. Varmega tago.
Mi eskapis inter kunsidoj
por viziti la Palacon
Medici kaj ties brilan
kapeleton dekoraciitan
de Gozzoli. Mi finfine sukcesis legi mian retpoŝton: mankis
ebleco tion fari en la kongresejo – afero atentinda en la
hodiaŭaj kondiĉoj. Urbestra akcepto, ŝvita sed en ĉirkaŭaĵo
senspiriga (Palazzo Vecchio).
Mardo.
Humphrey Tonkin kaj Louis C. Zaleski-Zamenhof
Dimanĉo. Tro da aliĝoj por
ŝovi la tutan kongresanaron en iun pli taŭgan lokon, kaj sekve
la inaŭguro okazis en vere netaŭga halo (aŭ ĉu ni nomu ĝin
simple “spaco”?). Tamen la ceremonio mem bonis – precipe
la paroladoj de François Grin, kiu diris al ni verojn, kiujn ni
devis aŭdi, kaj Renato Corsetti, kiu komparis nin al Davido
fronte al Goliato (la statuo de Davido, de Michelangelo, estis
la kongresa emblemo). La Corsetti-a aludo estis nur la unua
el multaj aludoj al la Renesanco, al Dante, al diversaj aliaj
italaĵoj. Tiuj italoj tra la jaroj ja montriĝis nekredeble influaj.
Kaj la tuta mondo manĝas picon....
Aŭtora duonhoro dum la posttagmezo. Mi prezentis mian
novan libron Lingvo kaj Popolo kaj mian novan Ŝekspiran
tradukon ( La Vintra Fabelo ).
Ĵaŭdo. Post merkreda ekskurso al Sieno, ek al laboro
denove. Diversaj interkunsidaj renkontiĝoj – pri planata
Nitobe-simpozio en Bratislavo, pri CED, pri ktp. Sukcesa
Esperantologia Konferenco pri Esperanto en Interreto
– sub gvido de Bertilo Wennergren. Tria kunsido pri la
kongresa temo – temo iom malfacile enkapigebla por multaj
kongresanoj, ankaŭ pro tio, ke multaj homoj ne povis ĉeesti
ĉiujn tri kunsidojn pri la temo kaj do iom perdis la fadenon.
182
1195 (9) septembro 2006 ESPERANTO 171
1179774149.234.png 1179774149.002.png 1179774149.003.png 1179774149.004.png 1179774149.005.png 1179774149.006.png 1179774149.007.png 1179774149.008.png 1179774149.009.png 1179774149.010.png 1179774149.011.png 1179774149.013.png 1179774149.014.png 1179774149.015.png 1179774149.016.png 1179774149.017.png 1179774149.018.png 1179774149.019.png 1179774149.020.png 1179774149.021.png 1179774149.022.png 1179774149.024.png 1179774149.025.png 1179774149.026.png 1179774149.027.png 1179774149.028.png 1179774149.029.png 1179774149.030.png 1179774149.031.png 1179774149.032.png 1179774149.033.png 1179774149.035.png 1179774149.036.png
Solena Inaŭguro
Pacbatalantoj
en la urba fortikaĵo
Pacbatalantoj
Dimanĉe matene je la deka horo okazis en la salono Zamenhof,
plasta halo iom for de la kongresejo, en la florenca fortikaĵo
Fortezza da Basso , la Solena Inaŭguro de la 91-a Universala
Kongreso de Esperanto.
La LKK-prezidanto Aldo Grassini
Dimanĉe matene je la deka horo okazis en la salono Zamenhof,
L a „malfermon de la malfermo“ jam tradicie faris la prezidanto de UEA
Renato Corsetti, bonvenigante la kongresanojn kaj prezentante la podianojn.
Inter ili troviĝis la LKK-prezidanto kaj prezidanto de Itala Esperanto-
Federacio Aldo Grassini, prezidanto de la Akademio de Esperanto Geraldo
Mattos, la estraranoj de UEA Amri Wandel, Maritza Gutiérrez, Yu Tao kaj Ulla
Luin, Ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA Osmo Buller, la prezidanto
Renato Corsetti, reprezentanto de Florenco, la skabeno Eugenio Giani, la estraranoj
Claude Nourmont kaj Ans Bakker, IKU-prezidanto Fabrizio A. Pennachietti, ILEI-
reprezentanto Radojica Petrović kaj TEJO-reprezentantino Adenjo Charrière.
Inter personoj salutantaj la kongreson estis la konsuloj de Britio, Ĉinio kaj
Litovio. Salutmesaĝojn sendis reprezentantoj de la ambasadoroj de Kroatio kaj
Irlando (la lasta en brila Esperanto!) kaj la itala ambasadoro de Vilno, kiu pasintjare
transprenis la kongresan flagon. La kongresanojn salutis ankaŭ la skabeno de
Florenco Eugenio Giani, kiu aludis al la principoj de la urba statuto de Florenco,
kie renkontiĝas la valoroj de paco, solidareco kaj interkompreniĝo, do perfekta
urbo por organizi Universalan Kongreson de Esperanto. La skabeno parolis pri la
ideo de la iama urbestro de Florenco, kiu volis en la urbo organizi renkontiĝojn
por ebligi dialogojn inter urboj de la mediteranea regiono kaj por efektivigi tie
politikon de integriĝo ankaŭ sur la nivelo de lingvoj.
La sekva, varme bonvenigita festparolanto, estis „la nepo“, D-ro Louis Zaleski-
Zamenhof (legu sur la p. 175), post kio la prezidanto de UEA informis pri ceteraj
ricevitaj salutoj, i.a de la italaj politikistoj Romano Prodi, vicĉefministro Rutelli,
ministro Chiti, la ĉefepiskopo de Florenco kardinalo Antonelli, Esperanto-urbo
Herzberg, la verkistino Marjorie Boulton, la Esperante parolanta eŭrop-deputitino
Margareta Handzlik kaj la urbestro de Bjalistoko.
Muzikan interludon, komponaĵon de Musorgskij, prezentitan de la Esperanta
piana virtuozo Andreo Korobejnikov, sekvis salutparolado de Aldo Grassini, kiu
kore bonvenigis tiujn, kiuj venis al Florenco kaj menciis sian propran oran jubileon.
Li konstatis, ke al Florenco jam venis pli ol 2200 esperantistoj el la tuta mondo kaj
atentigis pri la grava rolo de la Loka Kongresa Komitato, kiu ĉi-jare konsistas el
esperantistoj el la tuta lando. La salutojn kaj bonvenigajn vortojn li finis per alvoko
al la kongresanoj direkti al Luciano Pavarotti, membro de la honora komitato de
la kongreso, kiu grave malsanas, specialan saluton de la kongresanoj kun la deziro
de lia baldaŭa resaniĝo. Li malkaŝis al la kongresanoj, ke la fama tenoro en sia
junaĝo mem lernis Esperanton.
Enkonduke al la kongresa temo Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla
evoluo (kion la postaj diskutoj ŝanĝis al „... por daŭropova evoluigo“ ) parolis prof.
François Grin. Resumante en modela Esperanto la rezultojn de siaj esploroj
li konkludis, ke la landoj, kiuj instruas en siaj lernejoj nur la anglan lingvon,
alportas al la brita ekonomio pli ol 17 miliardojn da eŭroj jare. Li atentigis pri oftaj
misprezentoj de liaj esploroj fare de esperantistoj, kiuj mise atribuas al la esploroj
puran subtenon aŭ rekomendadon de nia lingvo.
Prof. François Grin
Flanka ekrano en la halo
Salutas reprezentanto el Nepalo
La muzika interludo
172 ESPERANTO septembro 2006 1195 (9)
172 ESPERANTO septembro 2006 1195 (9)
Saluto el Togolando
1179774149.037.png 1179774149.038.png 1179774149.039.png 1179774149.040.png 1179774149.041.png 1179774149.042.png 1179774149.043.png 1179774149.044.png 1179774149.046.png 1179774149.047.png 1179774149.048.png 1179774149.049.png 1179774149.050.png 1179774149.051.png 1179774149.052.png 1179774149.053.png 1179774149.054.png 1179774149.055.png 1179774149.057.png 1179774149.058.png 1179774149.059.png 1179774149.060.png 1179774149.061.png 1179774149.062.png 1179774149.063.png 1179774149.064.png 1179774149.065.png 1179774149.066.png 1179774149.068.png 1179774149.069.png 1179774149.070.png 1179774149.071.png 1179774149.072.png 1179774149.073.png 1179774149.074.png 1179774149.075.png 1179774149.076.png 1179774149.077.png 1179774149.079.png 1179774149.080.png 1179774149.081.png 1179774149.082.png 1179774149.083.png 1179774149.084.png 1179774149.085.png 1179774149.086.png 1179774149.087.png 1179774149.088.png 1179774149.090.png 1179774149.091.png 1179774149.092.png 1179774149.093.png 1179774149.094.png 1179774149.095.png 1179774149.096.png 1179774149.097.png 1179774149.098.png 1179774149.099.png 1179774149.101.png 1179774149.102.png 1179774149.103.png 1179774149.104.png 1179774149.105.png 1179774149.106.png 1179774149.107.png 1179774149.108.png
Renato Corsetti gvidas la inaŭguron
En sia solena parolado Renato Corsetti klarigis al la kongresanoj, kial estas ege
oportune, ke la kongreso okazas en Florenco. La unua kialo estas ke Florenco
estas la patrujo de humanismo kaj renesanco, kiuj fakte signis la finon de la
mezepoko kaj la komencon de la nova epoko, en kiu la homo kaj ĝiaj bezonoj
estis en la centro de la pensado. Tio kondukis al evoluigo de naciaj lingvoj kaj
poste al Esperanto kiel interpopola komunikilo. Ni estas malproksime de la
renesanco, sed ĝiaj principoj daŭre validas, ĉar ni riskas eniri novan teknologian
mezepokon, en kiu en la centro de la pensoj ne estas la homo kaj ĝiaj bezonoj,
sed teknologio kaj la bezonoj de teknologio, spite al eventuale kontraŭaj bezonoj
de la homoj. Do, Esperanto povas helpi en ĉi tiu lukto kontraŭ teknologia
mezepoko. La dua kialo ke ni kongresas en Florenco estas la statuo de Davido,
kiun oni uzas kiel emblemon de la kongreso. Ĝi ne estis farita simple kiel statuo.
Michelangelo faris ĝin dum la imperiestra armeo, interkonsente kun la Papo,
sieĝis kaj provis rekapti Florencon, kiu tiam iĝis popola respubliko. La popolo
de Florenco, la komercistoj, la burĝoj, la laborantoj ktp ribelis kaj starigis urban
konsilantaron kaj la imperiestro kaj la Papo en la fino rekaptis ĝin. Sed la statuo
estis farita ĝuste por simboli la lukton de la popolo kontraŭ la potenco. Tio
estas Davido kontraŭ Goliato. La statuo estas bela kaj nun ĉiuj parolas nur pri
ĝia beleco. Ankaŭ ni esperantistoj estas kiel malgrandaj Davidoj, kiuj batalas
kontraŭ multaj Goliatoj. Do se ni daŭrigos, ni povas venki kiel Davido venkis,
ĉar la justeco je la fino ĉiam venkas.
Post plua ĝuinda piana interludo de Andreo Korobejnikov, komponaĵo
de Skrjabin, sekvis salutoj el Esperantujo mem, unue de la organizaĵoj,
reprezentantaj diversajn alojn de nia komunumo. Kiel la unua salutis la
kongresanojn Adenjo Charrière, reprezentanto de TEJO. Sekvis Radojica
Petrović nome de ILEI, kiu avertis, ke niaj kongresoj daŭras tro mallonge
por krei esperantistojn laŭ natura metodo kaj invitis al kursoj kaj diversaj
dumkongesaj programeroj pri instruado, al la venontjara ILEI-konferenco en
Japanio kaj la sekva en Benino, Afriko.
Geraldo Mattos, kiu alparolis la kongresanojn „Amataj samideaninoj kaj
estimataj samideanoj“, invitis esperantistojn uzi la servojn de la Akademio.
Sekvis salutparolo de Chose Maria Sangero nome de SAT, kiu substrekis ke
SAT ne estas nur eldonanto de PIV, sed ankaŭ pledanto por ĉiuj valoroj de la
lingvo, kaj invitis al la sekva SAT-Kongreso en Beogrado.
Ulla Luin, la ĝenerala sekretariino de UEA, anoncis la du novajn honorajn
membrojn: italon Umberto Broccatelli, kiu ĉeestis kaj venis al la podio, kaj
hungaron Ottó Haszpra (detaloj venontnumere).
La tradiciajn salutojn de la landaj reprezentantoj gvidis Maritza Gutiérrez
kaj Amri Wandel. Sekvis la komuna kantado de nia himno La Espero , sub
profesia gvido de la kantisto Jean hierry von Büren, post kiu venis la lasta
punkto de la inaŭguro, la martelfrapo, per kiu la UEA-prezidanto proklamis
la kongreson malfermita.
La salutontoj atendas la vicon
Por Israelo salutas Tali Wandel
Parolas la nova honora membro
Fotantoj eternigas la momentojn
La podianoj kunkantas la himnon
1195 (9) septembro ESPERANTO 173
1195 (9) septembro 2006 ESPERANTO 173
La publiko en la salono Zamenhof
1179774149.109.png 1179774149.110.png 1179774149.112.png 1179774149.113.png 1179774149.114.png 1179774149.115.png 1179774149.116.png 1179774149.117.png 1179774149.118.png 1179774149.119.png 1179774149.120.png 1179774149.121.png 1179774149.123.png 1179774149.124.png 1179774149.125.png 1179774149.126.png 1179774149.127.png 1179774149.128.png 1179774149.129.png 1179774149.130.png 1179774149.131.png 1179774149.132.png 1179774149.134.png 1179774149.135.png 1179774149.136.png 1179774149.137.png 1179774149.138.png 1179774149.139.png 1179774149.140.png 1179774149.141.png 1179774149.142.png 1179774149.143.png 1179774149.145.png 1179774149.146.png 1179774149.147.png 1179774149.148.png 1179774149.149.png 1179774149.150.png 1179774149.151.png 1179774149.152.png 1179774149.153.png 1179774149.154.png 1179774149.156.png
Zgłoś jeśli naruszono regulamin